Читаем Step by Step in Esperanto полностью

" Ĉu la romano finiĝas feliĉe? " “Mi ne scias. La fino temas nur pri edziĝo.”

Instruisto: “Trovu la plej altan komunan faktoron.” Lernanto: “Kio! Ĉu tiu mizera afero perdiĝis denove?”

En homplena omnibuso. La konduktoro (al viro sidanta en angulo): “Vekiĝu!” “Mi ne dormas.” “Kial do vi fermas la okulojn?” " Ĉar mi malamas vidi virinon starantan."

La fratino de Tommy edziniĝis. Post kelka tempo ŝi skribis, por diri, ke naskiĝis al ŝi infano. “Nu!” demandis lia patro. “Ĉu ĝi estas knabo aŭ knabino?” “La letero nenion diras pri tio,” respondis Tommy “do mi ne scias, ĉu mi estas onklo aŭ onklino.”

628. ** Mi laboris en mia ĉambro. Sonis frapo sur la pordo. Mi kriis “Envenu!”. La pordo malfermiĝis. Amiko eniris, kaj diris “Bonan matenon!”. Mi leviĝis kaj premis lian manon, kaj respondis “Bonan tagon! Kiel vi?” “Bone, mi dankas (vin). Kaj vi?” “Tute sana, dankon. Kaj via familio?” Mi alŝovis brakseĝon, kaj diris al mia amiko “Bonvole sidiĝu” (aŭ “Bonvolu sidiĝi”). Li sidiĝis, kaj ni parolis kune.

629. ** Mia tago Frue en la mateno mi kuŝas sur la lito. Mi vekiĝas, leviĝas, vestiĝas, kaj matenmanĝas. La tutan matenon mi laboras. Mi legas kaj skribas. Tagmeze (en la mezo de la tago) mi manĝas denove. Vespere mia laboro finiĝas, kaj mi vespermanĝas. Poste mi promenas aŭ ludas. Fine mi iras al mia dormoĉambro, senvestiĝas, enlitiĝas, kaj dormas.

630. ** Aŭtuno. La somero finiĝas. La ĉielo griziĝas. La vetero nebuliĝas. La floroj senviviĝas. La folioj bruniĝas. La arboj nudiĝas (nuda, bare). La fruktoj maturiĝas. La tagoj mallongiĝas. La vesperoj mallumiĝas. La matenoj malvarmiĝas.

Mi aliĝas al (join) vesperaj kursoj. Mi lernas paroli Esperante. Mi lernas skribi stenografe. Mi pretiĝas por la vivo.

631. ** Vintro. En la vintro la birdoj silentas. La neĝo falas. La vento blovas. Ĉio bela formortas. La suno leviĝas malfrue kaj subiras frue. La tagoj estas mallongaj. La noktoj estas longaj. La ĉielo estas griza. La aero estas frosta. La stratoj estas glaciaj.

Miaj manoj malvarmiĝas. Mia tuta korpo tremas. Mia nazo bluiĝas. Miaj piedfingroj sensentiĝas. Mia kapo “rondiras” (turniĝas). Mi ternas (sneeze) kaj tusas (cough). Mi suferas de la gripo (flu). Mi estas tute malgaja. Mi sopiras al (long for) la somero.

632. Amik-(brun-en-kun-neni-sub‑)iĝi. Altabl-(deĉeval- ellit-elŝel- enam-enŝip- senhar-senesper- subakv-subter- surĉeval‑)iĝi. Esperantistiĝi, varmegiĝi, flavetiĝi, paliĝanto.

<p>«-ig»</p>

633. The suffix -IG = make, cause to be, render. Blankigi (or, igi blanka), to make white, whiten, bleach. Blindigi, to (make) blind. Plibeligi, to make more beautiful. Plibonigi (make better, improve) la mondon. Plialtigi (raise) la prezon.

N.B. Verbs in -igi are transitive (take a direct object).

Mnemonic. IG = make, = become. By passing a pig through a sausage-machine you make a pIG become saus.

634. -IGI = -ify in bel-(cert-divers-gas-ident-klar-mol-nul-pac- pur-sankt-sat-simpl‑)igi; ‑itate in facil-(neces‑)igi; ‑ize in utiligi.

635. In many English words the ending -en = both pli-igi and pli-iĝi. E.g., lengthen: in ŝi plilongigas la robon, and la tago plilongiĝas. Similarly: sharpen, shorten.

636. Kiu ludas kun koto, malpurigas la manojn. Antaŭparolo liberigas de postparolo. Kontentigi la katon, kaj kune!a raton. Eĉ lavo ne blankigas karbon. Vortoj sakon ne plenigas. Sakon kun truo oni ne povas plenigi. Promeso ne satigas. Ĝoja koro estas saniga, sed malĝoja spirito sekigas la ostojn. Oni povas konduki ĉevalon al la akvo, sed oni ne povas igi ĝin trinki.[66] Riĉigas (onin) ne enspezo, sed prudenta elspezo. Milda respondo kvietigas koleron. Por kapti ezokon (pike), bongustigu la hokon. Senlanigu, sed ne senfeligu (felo, hide, skin).

637. Patrino: “Ĉu vi estas certa, ke vi nigrigis la okulon de Tom nur akcidente?” Ned: “Ho jes, panjo! Mi celis lian nazon.”

Profesoro: “Kio estas vakuo?” Studento: “Vakuo estas ——— Nu, mi ne povas ĝin klarigi (explain), sed mi havas ĝin en la kapo.”

“Vi petas la manon de mia filino? Plezure! Sed ĉu vi scias kudri, purigi la domon, kaj kuiri?” “Tute ne! Kial vi demandas?” “Ĉar ankaŭ la filino ne scias.”

638. Vi portas la veston kun la interno ekstere, kaj la ekstero interne. Tio estas eksterordinara! Kial vi eksterigis la internon kaj internigis la eksteron? Ne metu la eksteron internen: la ekstera flanko devas eksteriĝi. Metu ĝin eksteren, kaj internigu la internan flankon.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Агония и возрождение романтизма
Агония и возрождение романтизма

Романтизм в русской литературе, вопреки тезисам школьной программы, – явление, которое вовсе не исчерпывается художественными опытами начала XIX века. Михаил Вайскопф – израильский славист и автор исследования «Влюбленный демиург», послужившего итоговым стимулом для этой книги, – видит в романтике непреходящую основу русской культуры, ее гибельный и вместе с тем живительный метафизический опыт. Его новая книга охватывает столетний период с конца романтического золотого века в 1840-х до 1940-х годов, когда катастрофы XX века оборвали жизни и литературные судьбы последних русских романтиков в широком диапазоне от Булгакова до Мандельштама. Первая часть работы сфокусирована на анализе литературной ситуации первой половины XIX столетия, вторая посвящена творчеству Афанасия Фета, третья изучает различные модификации романтизма в предсоветские и советские годы, а четвертая предлагает по-новому посмотреть на довоенное творчество Владимира Набокова. Приложением к книге служит «Пропащая грамота» – семь небольших рассказов и стилизаций, написанных автором.

Михаил Яковлевич Вайскопф

Языкознание, иностранные языки